Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

June 2024
M T W T F S S
 12
3456789
10111213141516
17181920212223
24252627282930

Arkivoj

Monthly Archives: June 2024

   

De la 31-a de majo ĝis la 2-a de junio 2024 okazis la XXXV-a Krakova Esperanto-Tagoj, en kiuj partoprenis dekoj da homoj, inkluzive de granda grupo de membroj de la Centro de Interkultura Edukado. Estis ankaŭ eksterlandaj gastoj el Slovakio, Hungario kaj Germanio.

    Du programeroj estis preparitaj de partoprenantoj el Nowy Sącz, kio montras la grandan aktivecon de nia asocio:
1. Prelegon pri la realigo de la Erasmus+ projekto pri plenkreskula edukado, kiu temas pri la moviĝemo de la estraro kaj volontuloj, kadre de kiu okazis dusemajna kurso de la angla lingvo en Malto. La projekto titolita „Fremdaj lingvoj larĝigas horizontojn” preparis Bożena kaj Marian Kocyk.
2. La teatra grupo „Gwiazdeczki” prezentis spektaklon „Tiaj urbetoj jam ne ekzistas”, riĉigante la kulturan parton de la renkontiĝo.

    Dum du tagoj ni aŭskultis multajn interesajn prelegojn, spektis filmojn de Roman Dobrzyński pri la Inkaoj kaj Oomoto en Japanio, aŭskultis koncertojn, poeziajn verkojn, kaj komune kantis esperantajn kantojn akompanate de Halina Róźanek per akordiono kaj Wojtek Ławnikiewicz per gitaro.
    Kun speciala atento ni spektis la prezenton de la juna esperantisto Tymoteusz Smoliński pri sovaĝaj, manĝeblaj plantoj kreskantaj en Pollando, kune kun belaj fotoj kaj degustado de tiuj plantoj.
    Magda Tatara prezentis informojn pri la agado de ILEI – Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, kaj pri interretaj programoj en Esperanto de Pola Retradio parolis Barbara Pietrzak.

    Estis ankaŭ raporto pri restado en Tuluzo kaj ekspozicio pri la vojaĝoj de esperantistoj tra la mondo. Laŭ tradicio, pastro Gmyrek celebris meson en Esperanto, kaj la trian tagon okazis ekskurso al Niepołomice kaj ĝia ĉirkaŭaĵo.
    Volontemuloj povis aĉeti librojn kaj Pola Esperantisto.

    Ni havis do plian okazon renkonti malnovajn amikojn kaj konatiĝi kun novaj.

Bożena Kocyk