Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

November 2023
M T W T F S S
 12345
6789101112
13141516171819
20212223242526
27282930  

Arkivoj

Monthly Archives: November 2023

    Post feriadaj vojaĝoj anoj de la Centro de Interkultura Edukado revenis al siaj okupoj en la Urba Kulturdomo. Mardaj kaj ĵaŭdaj kursoj pri Esperanto, gvidataj de la volontulino Jolanta Kieres donas ŝancon al lernantoj plibonigi la lingvon .Ankaŭ “studentinoj ” de la Universitato de Tria Aĝo aliĝis al tiuj grupoj.
    Gravaj eventoj en CEM estas ĉiumonataj , lundaj, klubaj renkontoj en kiuj partoprenas ĉirkaŭ 30 personojn. Dum la oktobra renkonto partoptrnantoj de 108-a Universala Kongreso rakontis pri vizitado en Torino, kie la kongreso okazis, pri Milano kaj Aosta Valo.
    Kun granda admiro ili rememoris “la miraklon de naturo”- la Postojna Kavernojn en Slovenio, kiujn ili vizitis revenante al Pollando.

    La sekva renkonto en nia klubo okazis la13-an de novembro 2023.Tiu ĉi renkonto estis dediĉita al la 105-a datreveno de la reakiro de sendependeco de Pollando. Dum la renkonto, ili prezentis filmitan spektaklon “Kun literaturo, poezio kaj kanzono al 100 jaroj de suverena Pollando”. Tiu ĉi programo estis realigita en 2018, kaj ĝi estis prezentita kelkfoje en diversaj lokoj, ekzemple en la Urba Centro de Kulturo “Sokół”, la Urba Kulturdomo, la Centro de Lernejoj nomita laŭ W.Orkan en Marcinkowice, kaj ankaŭ en Varsovio en la Ministerio de Familio, Laboro kaj Socia Politiko.
    Por la grupo , kiu agis en tiu ĉi program o, la nova rigardo estis “momento de rememoro”, kaj tiuj, kiuj spektis ĝin unuan fojon , havis la ŝancon ekkoni nekonatan aspekton de la agado de CEM . Tamen ĉiuj, kune kun la aktoroj kantis legionajn kantojn, kiuj estis parto de la spektaklo.

Bożena Kocyk