Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

December 2024
M T W T F S S
 1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031  

Arkivoj

sen kategorioj

Lokigo de la internacia lingvo ESPERANTO sur la pola Listo de Nemateria Kulturheredaĵo de Pollando estas belega akcento de jaro, dum kiu internacia socio de Esperantistoj festos 155 datrevenon de naskiĝo (15.XII) de ĝia kreinto – LUDOVIKO ZAMENHOF.

Peno pri tio de polaj Esperantistoj kaj danke de engaĝiĝo de deputitoj kaj senatanoj de Pollanda Respubliko, kiuj agas en Parlamenta Kolegio Apoganta Esperanton – sub prezidanteco de senatano prof.dr.hab.inĝ. Edmundo Wittbrodto kaj kunlaboro kun polaj Esperantaj organizoj, kaj ankaŭ elstaraj landaj kaj eksterlandaj eminentuloj INTERNACIA LINGVO ESPERANTO akiris aprobon de Pola Ministro de Kulturo kaj Nacia Heredaĵo – prof.dr.hab.M. Omilanowska kaj estis enskribita sur Listo de Nemateria Kulturheredaĵo de Pollando, kio okazis 29.XI.2014 .

Permesos tio fari sekvajn penojn pri agnosko de Esperanto kiel kulturheredaĵo de homaro kaj oferti ĝin sur Listo Nemateria Kulturheredaĵo de Homaro en UNESKO.

Pli detalajn informojn – rigardu en interreto:

http://esperanto.info.pl/index.php?id=aktualnosci

Esperanto dum 127 jaroj atestis sian utilon pri formado de amikaj rilatoj inter homoj de diversaj nacioj kaj eblecon de interkompreniĝo. Ideo: – Esperanto estas la unua lingvo por neniu, tamen ka dua lingvo por ĉiuj – trovis universalan agnoskon inter vastaj rondoj de kulturo. Tiu ĉi ideo kvalifikas Esperanton kiel pontolingvon, akceptante samtempe gravecon (validecon) de ĉiujn naciaj lingvoj.

Esperanto dum 127 jaroj de sia disvolviĝo atingis ĉiujn atributojn de naturala lingvo, permesante esprimi, pensojn kaj sentojn kaj ankaŭ uzi ĝin en ĉiuj branĉoj de homa aktiveco. Ĝia logiko kaj simplaj principoj de gramatiko decidas pri rapida ebleco de ĝia lerno kaj konvinkas lernantojn pri pozitivaj efikoj. Multaj esploroj atestas, ke lerno de Esperanto, kiel la unuan fremdan lingvon faciligas lernadon de pluaj fremdaj lingvoj. Tio havas nebagatelan signifon pri formado de novaj, apogataj je partneraj , internaciaj principoj de kuniĝanta Europo. Nia generacio havas respondeon ne nur por ni mem sed ankaŭ por venontaj generacioj.

Malfacila por imagi estos venonta mondo, en kiu nur kultur- intelektaj elitoj povos komunikiĝi per unu el etnaj lingvoj, kaj diferencaj kulturoj de la mondo estos sisteme eliminataj kaj dominataj per kulturo te tiu ĉi lingvo. Atestoj de vivforto kaj taŭgeco de Esperanto estas inter aliaj: post 127 jaroj de sia ekzisto Esperanto troviĝas nun meze de 100 plej ofte uzataj lingvoj inter 6 800 lingvoj uzataj en la mondo. Ĝi estas 30a lingvo plej ofte uzata en Vikipedio inter 285 lingvoj (11.II.2013)

Esperanto estas uzata per Google, Skype, Firefox, Ubuntu kaj Facebook. Google Translate (traduka programo) aldonis laste Esperanton al sia prestiĝa listo de 64 lingvoj. Ankaŭ hodiaŭaj poŝaj telefonoj estas adaptitaj por uzi Esperanton. Pli multe da homoj parolas en Esperanto ol ekzemple lingvo islanda (laŭ libro The Word Factbook eldonita de Usona CIA) Esperanto estas instruata en 150 universitatoj kaj aliaj sciencaj institutoj kaj ankaŭ en 600 elementaj lernejoj en 28 landoj. Ĝi jam havas abundan literaturon, konsistantan el 50 000 titoloj, kaj novaj eldonaĵoj aperas preskaŭ ĉiu semajne. Krom radiaj disaŭdigoj el diversaj landoj (i.a. Esperanta Pola Radio Interreta) ekzistas radiostacio nomata „Muzaiko”, kaj ankaŭ interreta televido en Ĉinio. Progreso de Esperanto estis bremsita (kaj nun ankaŭ) pro antaŭjuĝo kaj pro malscienco kaj ignoro de faktoj pri tiu ĉi temo. Adolfo Hitlero kaj Jozefo Stalino persekutis personojn kiuj uzis Esperanton, deportante ilin al izolitaj lokoj. Ambaŭ diktatoroj jam forpasis kaj Esperanto restis, kreskis, evoluis kaj estas uzata por interhoma komunikado per milcentoj da personoj en pli ol 100 landoj. Uniwersala Asocio de Esperantistoj estas en partnereco kun UNESKO, havas oficjalajn rilatojn kun Organizaĵo de Unuiĝintaj Nacioj kaj ankaŭ kun Eŭropa Konsilio. Interretan komunikadon Esperanto ebligas pro sia neŭtrala, justa nivelo de diskutado kaj interkompreniĝo, apogante tiel leĝon al ekzisto de minoritataj naciaj lingvoj kaj etnaj lingvoj. Ĝi permesas trakti ĉiujn lingvojn partnere, respektante kulturan kaj lingvan diversecon. En 2015 okazis 100 Universala Esperanta Kongreso en Lille (Francujo).

http://uea.org/vikio/Unua_komuniko_en_la_pola

preparis Antoni Beyga

Rigardu ankaŭ:

http://www.tvp.pl/bialystok/aktualnosci/kultura-i-sztuka/esperanto/17785309  

https://pl.glosbe.com/pl/eo/Lista%20%C5%9Bwiatowego%20dziedzictwa%20UNESCO  

http://www.bialystokonline.pl/esperanto-moze-trafic-na-liste-unesco,artykul,81558,8,1.html  

Karaj Geamikoj, Gesamideanoj- Regina, Andreo, Romeo kaj viaj Proksimuloj, Kunagantoj, Kunlaborantoj…

Triste kaj kompateme mi salutas vin kaj sendas Kondolencajn vortojn pro neatendita, tro frua forpaso de Andrzej Grzębowski. Okazis perdo por la tuta monda Esperantujo, mi eĉ ne povas imagi ESPERANTOTUR sen Andrzej, sen liaj ideoj, laborego, eksperimentaj agoj…

Sed plej multe perdis via Familio kaj al ili mi direktas miajn sincerajn kompatajn vortojn kun deziro, ke vi plu tenu en la Familia Rondo tiun ĉi kreaĵon de Andrzej, kiu kompilas diversflankan agadon de E-organizaĵoj en Bydgoszcz…

Andrzej restos en mia koro, ĉar Li estis la unua, kiu donis al mi helpan manon dum la plej malfacila periodo de mia vivo, dum riunigita mia vivo familia, profesia, socia – tiam dum t.n. Hejma Milito en Pollando, oni forprenis de mi la tuton… Amikecan manon kun ebleco havi ĉiutagan panon, mi ricevis de Andrzej, kiu ekproponis al mi malfermi la Filion de Esperantotur en Nowy Sącz. Dum kelkaj penigaj jaroj mi devis nokte veturadi 600 km unudirekte por preni ordonojn, dokumentojn, klarigojn kts. Mia vivo duoniĝis al malproksimaj urboj, sed mi havis en Bydgoszcz Amikojn, tie kleriĝis kiel E-instruisto, tie gajnis spertojn, kiuj dum libereca tempo en 1989j. permesis al mi fondi mian propran entreprenon “KORLANDO”. Tio ĉio danke al Andrzej kaj (jam poste) eksterlandaj esperantistoj…

Mi estas kredanta, ke Lia Animo sentas mian dankemon kaj mi tre badaŭras, ke dum multaj jaroj ni ne parolis pri tiama tempo, ke Li probable eĉ ne sciis, kiom mi estas dankema kaj kompletŝulda al Li! Ĝuste tiam ni devas ofte montri niajn sentojn al geamikoj, ĝis kiam ne estos jam tro malfrue… Ripozu en Paco, Andrzej – ni multaj memoros Vin longe…

Amike, plenkore – Halina Komar

Al la Kondolencoj aliĝas novsonĉaj esperantistoj kaj la aktivularo de CEM.

andrzej

Smutno  powiedzieć ale dobiegła kresu ostatnia ziemska wędrówka Andrzeja Grzębowskiego – człowieka, którego pasją było poznawanie świata i esperanto. Bez wątpienia to dzięki niemu tysiące ludzi , a do tej grupy i ja się zaliczam, mogło podróżować po świecie także w czasach , kiedy wszelkie wyjazdy na zachód były delikatnie mówiąc niełatwe. Dzięki esperanckim koneksjom Andrzeja , za niewielkie pieniądze , choć w skromnych warunkach wraz z Esperantoturem można było poznawać Europę i świat. Esperanto – międzynarodowy język to było nie tylko hobby Andrzeja, to był sposób na życie , którym zaraził nie tylko swoich najbliższych ale tysiące osób dając im możliwość prostego, wspaniałego kontaktu z innymi ludźmi. To z Jego inspiracji powstała w Bydgoszczy międzynarodowa szkoła kształcąca młodzież z wielu krajów świata w zakresie turystycznej obsługi . To On był pomysłodawcą Esperanckich Dni Bydgoszczy , które były pomocne szerokiej promocji miasta – temu zresztą służyły także rozmaite wydawnictwa rozsyłane przez bydgoskich esperantystów na cały świat. Andrzej Grzębowski był osobą życzliwą , pomagał bezinteresownie – sam tego doświadczyłem – wielu osobom i tym sobie znanym i tym , którzy byli w potrzebie. Teraz wędruje po niebiańskich szlakach – tam jeszcze przecież nie był, żal , że już tam jest.

Walentyna Fiszer-Dolińska

Krzysztof Śliwiński