{"id":1870,"date":"2017-12-01T00:03:47","date_gmt":"2017-11-30T23:03:47","guid":{"rendered":"http:\/\/www.cem.info.pl\/?p=1870"},"modified":"2017-12-01T00:04:40","modified_gmt":"2017-11-30T23:04:40","slug":"rok-zamenhofa","status":"publish","type":"post","link":"https:\/\/cem.info.pl\/?p=1870","title":{"rendered":"Rok Zamenhofa"},"content":{"rendered":"<p>Tion, kio estas neebla \u2013 ni plenumas tuj, je mirakloj oni devas momenton atendi\u2026\u201d<br \/>\nLa titola konstato estas vera, kondi\u0109e ke temas pri la agado en esperantista medio plena de helpemaj bonvoluloj, pretaj tuj enga\u011di\u011di en laboro \u201epor publika bono\u201d, speciale &#8211; por bono de Esperanto! Jen rakonto pri realigado de gravega \u201eneebla\u0135o\u201d:<br \/>\n<strong>La 15-an de januaro 2015<\/strong> ni sukcesis aran\u011di kondi\u0109ojn, por ke la 2017a jaro estu dedi\u0109ita de UNESCO kiel monda Zamenhofa Jaro! Tio okazos lige kun 100-jara mortdatreveno de nia Majstro! Tre helpis al nia afero la fakto, ke en Ministerio de Kulturo kaj Nacia Hereda\u0135o (MKkNH), oni memoris pri nia lasta aktivado por enlistigi Esperanton kiel kulturan hereda\u0135on. Tial, kiam i\u011dis ebleco proponi far pola registara institucio al UNESCO du gravajn, mondfamajn polojn, la Ministerio elektis inter multaj proponoj \u011duste nomojn de Ludoviko Zamenhof kaj Tadeusz Ko\u015bciuszko. Por famigo de T. Ko\u015bciuszko laboras granda, forta Instituto lianoma, kiu tre rapide povis prepari necesajn dokumentojn. En alia flanko estis ni \u2013 kelkaj homoj el diversaj E-organiza\u0135oj, kiuj ricevis nur du labortagojn por prepari la dokumentaron por tiu \u0109i celo!<br \/>\nImagu \u2013 pri la \u015danco por aran\u011di Zamenhofan Jaron, ni eksciis el letero de MKkNH, kiu venis posttagneze merkredon, la 7-an de januaro. Mi tralegis \u011din vespere kaj tuj dissendis al esperantistoj, pri kies helpo oni povus kalkuli. Kun la propono venis ligilo al 9-pa\u011da regularo de UNESCO en la angla lingvo. La ministerio atentigis, ke ilia propono validas \u011dis mateno la 12-an de januaro, kiam plenigitaj formularoj en pola kaj angla lingvo devas trovi\u011di sur tablo de la ministro. Tio signifis, ke ni ricevis nur du labortagojn kaj semajnfinon por trovi la \u011dustajn homojn kaj laborigi ilin en la tuj plenumenda tasko!<br \/>\nMi devis preni rolon de kunordiganto de tiu tre honora kaj kapdoloriga taskaro, \u0109ar la tiel nomata reprezentanto de la estraro de EDE-PL Jerzy Walaszek, al kiu estis direktita oficiala letero de la Ministerio, informis la Kulturministerion, ke ili bezonas unu aldonan monaton por \u0109ion aran\u011di (kvankam la regularo montris precizan, mondan datlimon por \u0109iuj interesitoj), kaj mi timis, ke la \u015danco povus vapori\u011di. Feli\u0109e \u2013 kiel \u0109iam tre enga\u011di\u011dis samideano Kazimiro Krzy\u017cak (forigita sen klarigo el la estraro de EDE-PL) kun anka\u016d jam eksaj estraraninoj de EDE-PL &#8211; Gizela Matray kaj Dorota Burchard. Tial ili jam estis radiko por prepari la proponon nome de \u201esocia grupo de agantoj\u201d ( al kiu mi anka\u016d ali\u011dis), kaj MKkNH permesis al ni prepari la formularon, se ne funkcias \u201enormala estraro\u201d de EDE-PL.<br \/>\nSed problemoj komenci\u011dis jam de la unua pa\u015do: ni \u0109iuj ne konis sufi\u0109e bone la anglan, por traduki la UNESCO\u2013regularon pri la temo kaj la \u011dustan formularon. Tial mi tuj sendis peton al Se\u00e1n \u00d3 Riain por traduki la regularon pri la temo kaj plenigi la \u011dustan formularon nome de Pola Esperanto-Asocio.<br \/>\nNe \u0109iuj kredas je intuicio\/anta\u016dsento, sed io min konvinkis subkonscie, ke la afero estas tiom grava, ke oni devas \u201estimuli la sorton\u201d \u2013 mi decidis gvidi samtempe 2 diversajn fadenojn de la preparoj: unu nome de PEA kaj la duan \u2013 anstata\u016d EDE-PL. Tial estis enga\u011digitaj multaj personoj, kiuj dum tiom mallonga tempo sukcesis prepari du diversajn proponojn al la Ministerio. Kaj okazis, ke mia intuicio ne eraris \u2013 unu el la projektoj estis maltraktita pro unu mal\u011dusta frazo kritikanta EU, pro kio \u011di estis rifuzita. Sed restis la dua, preparita paralele, kio savis la aferon.<br \/>\nMi volas montri al vi teamon de eksterordinaraj homoj, kiuj lasis siajn okupojn, kaj dum mallonga periodo donacis sian atenton kaj zorgon por nia kuna tasko \u2013 okazis dekoj da skajpo-interparoloj, retaj kontaktoj kaj eksterlandaj telefonoj, helpis min e\u0109 nekonataj homoj, tradukante kaj korektante \u0109iujn frazojn de la dokumentoj. Do \u2013 kronologie:<br \/>\nSe\u00e1n \u00d3 Riain \u2013 kiel tradukanto de la regularo kaj pleniganto de la formularo por PEA, Jozef Reinvart, Petro Bala\u017c \u2013 kiuj helpis formuli la taskaron en la formularo, Bo\u017cena Kocyk \u2013 tradukis tion al pola lingvo, kaj la samon faris filino de Ewa Szymanska lo\u011danta en Londono, dum nokto (mi ricevis la perfektan tradukon je 5-a h. matene), Stanislavo Mandrak \u2013 kiu subskribis kaj stampis la dokumentojn kaj devis veturi diman\u0109e al Katowice por sendi tion per trajna kuriero al Varsovio, kie jam atendis la koverton Alina Mozer, por kunporti \u011din matene al la Ministerio\u2026<br \/>\nLa duan fadenon ni komencis de alia flanko pro la manko de lingvokono: unue ni plenigis la formularon pollingve kaj tion faris Gisela Matray la\u016d kunaj konsiloj kaj centoj da telefonaj interparoloj, \u0109ar \u015di nune lo\u011das en Sicilio! La teksto estis kompilita de Gisela kun konsiloj de Kazimiro Krzy\u017cak, Dorota Burchard kaj mi. Por prepari teknike la formularon, helpis Alina Mozer kun la edzo, \u0109ar estis bezonata tabelo, kiun ni ne kapablis fari. Kiam la dokumentoj jam estis pretaj \u2013 mi turnis min al \u0141ukasz \u017bebrowski, por ke li trovu tradukantojn inter junularo, plej bone regantaj la anglan lingvon. Kaj li trovis! Post kelkaj horoj, danke al helpo PEJ\/TEJO\u2013anoj ni havis la dokumentaron, kiun transdonis al la Ministerio kun sia subskribo Kazimiro Krzy\u017cak \u2013 sukcese kaj \u011dustatempe! La junuloj, kiuj rapide tradukis niajn dokumentojn al la angla lingvo estis: Agata Cichocka, Tobiasz Kubisiowski, Tomasz Szymula kaj provlegis \u011din \u201edenaskaj anglalingvanoj\u201d Meiyer Goren kaj Rogier Huurman.<br \/>\nJen nia Esperantujo! Mirinda spaco, kie oni povas kalkuli \u0109ies helpon e\u0109 de nekonataj homoj &#8211; por ke neebla\u0135o estu tuj realigebla!<\/p>\n","protected":false},"excerpt":{"rendered":"<p>Tion, kio estas neebla \u2013 ni plenumas tuj, je mirakloj oni devas momenton atendi\u2026\u201d La titola konstato estas vera, kondi\u0109e ke temas pri la agado en esperantista medio plena de helpemaj bonvoluloj, pretaj tuj enga\u011di\u011di en laboro \u201epor publika bono\u201d, speciale &#8211; por bono de Esperanto! Jen rakonto pri realigado de gravega \u201eneebla\u0135o\u201d: La 15-an [&hellip;]<\/p>\n","protected":false},"author":3,"featured_media":0,"comment_status":"open","ping_status":"open","sticky":false,"template":"","format":"standard","meta":{"ngg_post_thumbnail":0,"footnotes":""},"categories":[9],"tags":[],"class_list":["post-1870","post","type-post","status-publish","format-standard","hentry","category-esperanto"],"_links":{"self":[{"href":"https:\/\/cem.info.pl\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/1870","targetHints":{"allow":["GET"]}}],"collection":[{"href":"https:\/\/cem.info.pl\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts"}],"about":[{"href":"https:\/\/cem.info.pl\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/types\/post"}],"author":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/cem.info.pl\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/users\/3"}],"replies":[{"embeddable":true,"href":"https:\/\/cem.info.pl\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcomments&post=1870"}],"version-history":[{"count":1,"href":"https:\/\/cem.info.pl\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/1870\/revisions"}],"predecessor-version":[{"id":1871,"href":"https:\/\/cem.info.pl\/index.php?rest_route=\/wp\/v2\/posts\/1870\/revisions\/1871"}],"wp:attachment":[{"href":"https:\/\/cem.info.pl\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fmedia&parent=1870"}],"wp:term":[{"taxonomy":"category","embeddable":true,"href":"https:\/\/cem.info.pl\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Fcategories&post=1870"},{"taxonomy":"post_tag","embeddable":true,"href":"https:\/\/cem.info.pl\/index.php?rest_route=%2Fwp%2Fv2%2Ftags&post=1870"}],"curies":[{"name":"wp","href":"https:\/\/api.w.org\/{rel}","templated":true}]}}