Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

March 2024
M T W T F S S
 123
45678910
11121314151617
18192021222324
25262728293031

Arkivoj

Saluton Gesamideanoj el PEJ kaj TEJO !

Temo: GRANDA IDEUMADO dum Woodstock Festivalo, en Multkultura Vilaĝo ESPERANTO.

Antaŭ semajno ni ricevis leteron de la Organizantoj de Festivalo Woodstock kun permeso instali ankaŭ ĉi jare la Interkulturan Vilaĝon ESPERANTO sur tereno de Akademio de Belegaj Artoj – prestiĝa zono de la festivalejo. Do – estas jam urĝa tempo mendi la bezonatajn instalaĵojn ( tendojn, litojn, tablojn, benkojn kts.) kaj prizorgi la garantigitan Laborteamon por la taskaro 2017.

Aŭtune 2016 mi dissendis la raporton kun konkludoj pri pasinjara evento – el PEJ venis neniu respondo, el TEJO – nur M.Boris Mandirola informis, ke transdonis la raporton al la ĝustaj TEJO-agantoj. Bedaŭrinde, ili ankaŭ ne respondis… Pasis jam multaj monatoj de tiu tempo, kaj la afero restas sen intereso de junaj movadanoj el PEJ kaj TEJO… Bonvolu klarigi al ni, kial? Ĉu ili ne vidas/sentas/komprenas la gravecon de la projekto? Alvenas la tempo por ŝanĝi generacion de la organizantoj, Laborteamo devas esti plijunigita, se ni volus konvinki la festivalan publikon, ke Esperanto estas ĝuste por ili, gejunularo!

La projekto estas jam sukcese pruvita, oni devas kompreni, ke nenia alia agado povus esti tiom efika, povus allogi tiom da novuloj al Esperanto kiel publika informado kaj reklamado inter centoj da miloj je junulara, entuzjasma festivala publiko!

Propono al PEJ: post kelkaj tagoj probable ni renkontiĝos en Varsovio dum Konferenco pri Zamenhofa Jaro. Ĉeestos tie CEM Estraro kaj mi supozas, ke ankaŭ PEJ – anoj. Mi proponas komunan kunsidon kaj interparolon pri la estonteco de Multkultura Vilaĝo ESPERANTO ĉe Woodstock Festivalo. Ĉi jare ni petis la permeson, por ke la ĉefa temo nia programo estu Zamenhofa Jaro – ekspozicio pri Zamenhofo kaj Esperanto, informiloj, prelegoj kaj intervjuoj kun gravaj, interesaj personoj. Oni konsentis la temon de niaj ŝildoj, ekspozicioj, flugfolioj… Ankaŭ ni bezonus tuttempajn kursojn, kion oni postulis pasintjare flanke de publiko. Do ni bezonas – krom nelacigebla Stano Marĉek – aldonajn gvidantojn de lecionoj kaj pluajn gvidantojn por propagandi nian agadon sur festivala tereno.

Bezonata ankaŭ estas garantio de sufiĉa monsubteno kaj tio devus esti la plej modeste – 4000 eŭrojn. Jam estas la lasta tempo, por urĝe mendi la instalajojn, ĉar pli multo da eblecoj jam forprenis organizantoj de skoltaj aŭ lernejaj, studentaj kampadejoj. En majo – mi jam ne prenos la taskaron organizi io ajn, kaj la gravega, esperiga projekto de IDEUMADO por milionoj de junuloj – fiaskos!

Ĉar la Organizantoj de la Festivalo estis nomigitaj al Nobla Premio pri Paco – ĉi jare povas veni tien ĉirkaŭ miljono de gejunulojn. Jam dum vintraj Koncertoj realigitaj de ilia Orkestro de Festa Helpo oni kolektis 30% pli da mondonacoj ol kutime (pli ol 105 000 000 zl.) – preskaŭ tuta pola popolo subtenas ilian noblan agadon ( nur pola registaro kontraŭstaras ilian popularecon). Ni estu fieraj, ke ni havas ŝancon aparteni al tiom bona kompanio!

Bonvolu serioze trakti nian proponon de komuna kunsido CEM+PEJ en Varsovio, dum 28-30.04.2017. ĉar tio rilatas al via junulara estonteco. Mi opinias, ke ĉi jare almenaŭ duono de LABORTEAMO devos esti juneca (pasintare tio estis nur triono), pli bone – se eĉ pli. Por realigadi tiun ĉi taskaron je projekto de GRANDA IDEUMADO oni devas antaŭvidi urĝan ŝanĝon de generacioj.

Do , junularaj agantoj – EK!

Halina Komar – prezidantino de Centro de Interkultura Edukado Nowy Sącz (CEM)

Nowy Sącz la 21-an de aprilo 2017j.