Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

January 2023
M T W T F S S
 1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
3031  

Arkivoj

Daily Archives: 17/01/2023

   Sekva kluba renkontiĝo de Interkultura Eduka Centro membroj okazis. Tio estis ankoraŭ la Kristnaska periodo do ne mankis Novjaraj akcentoj. En la ĉambra etoso en MOK la esperantisoj kantis kristnaskajn pastoralojn en Esperanto kaj en la pola lingvo. La teatra grupo „Gwiazdeczki”, funkcianta ĉe SUTW, en kiu superas membrinoj de nia asoco prezentis belan kristnaskan spektaklon kaj bondeziris. 

    Ilin antaŭis la informo pri la eminenta  esperantisto Ludoviko Zaleski-Zamenhof. La figuro de Ludoviko Zalewski – Zamenhof (la nepo de Ludoviko Zamenhof) priskribis Wanda Śmigielska.

    La plej intresa, pli longa ol unu horo, punkto de la programo estis la prelego de unu el niaj membroj, emerita maristo – Chiefa Eng. Jarosława Szewczyka pri epizodoj el lia marista vivo komencante de Mara Akademio en Szczecin. Gvida motivo estis la historio de la  pasaĝera ŝipo/pramo HSC (High Speed Craft) Boomerang de ĝia naskiĝo en Aŭstralio en 1996 ĝis la fino de ĝia ekzisto en Venesuelo en 2018. Tiu ĉi ŝipo determinis en tia tempo, la plej modernajn trendojn en rapida pasaĝera transporto kaj estis la fiero de Pola Komerca Marino. Ni spektis mallongajn filmojn, ĉefe el Aŭstralio pri elektitaj maraj temoj inkluzivitaj la elementojn de Aborigena kulturo, historion de maraj kutimoj kaj ĉio muzike priilustrita per “kubrikaj” kantoj kaj belaj ŝantoj.

    Ni ankaŭ havis la edukan elementon, nome la kurta lekcio de Bożena Kocyk priparolantaj  metodojn uzatajn en adulta edukado, precipe “blended method”.

    La renkontiĝo kun la riĉa programo estis ankaŭ la ŝanso al liberaj konversacioj ĉe kuko kaj kafo. La partoprenantoj de la renkontiĝo dankas al tiuj, kiuj prepares siajn prezentadojn.