En septembro 2023 CEM ricevis aproban leteron de la Nacia Agentejo pri la realigo de la raporto de la projekto “Eskapo el Maljuna Aĝo al Esperantujo” far de la asocio. La projekta agado kaj raporto estis tre bone taksitaj de la Nacia Agentejo.
Ekde la 1-a de aŭgusto, la Centro de Interkultura Edukado komencis la realigon de alia projekto, kiu estis financita de Eŭropa Unio tra la Erasmus+ programo en la sektoro “Edukado por plenkreskuloj”. La projekto havas la titolon “Scio pri fremdaj lingvoj plvastigas horizontojn”. Laŭ la Erasmus+ programaj planoj pri kadra mobileco – “Partopreno en kursoj kaj trejnado” – en la projekto partoprenas la manaĝera kadro kaj aktive laborantaj membroj de CEM.
En tiu ĉi sektoro estis proponitaj 163 aplikoj, el kiuj 102 estis akceptitaj. La propono de CEM, kreita de Bożena Kocyk kaj Małgorzata Piluch, ricevis la 7an lokon laŭ kvalito kun noto de 89 poentoj el 100 eblaj.
La ĉefa celo de la projekto estas plibonigo de partoprenantaj kapabloj komuniki en la angla lingvo kaj la ciferecaj kompetentoj. Tio plivastigos la sferon de agado, riĉigos la retejon, kaj fortigos la internacian kunlaboron de la asocio.
La plej gravan etapon de la projekto estas la eduka mobileco, tio estas la partopreno en eksterlanda kurso de la angla lingvo. La eksterlandan vojaĝon antaŭis preparaj lecionoj, nome la partopreno de la projekto-uloj en kursoj pri la angla lingvo. La homoj elektitaj por la projekto devis havi almenaŭ bazon en la angla lingvo.
La lingva kurso okazis en profesia lernejo : Institute of English Language Studies (IELS) en la urbo Sliema en Malto. Baze de la rezultoj de la skribaj retaj testoj senditaj de IELS kaj la kvalifika intervjuo per ZOOM, la partoprenantoj estis asignitaj al internaciaj grupoj kun adekvata nivelo de lingvoscio.
Post du semajna intensiva kurso de la angla lingvo, la partoprenantoj sekvos la postulojn de la projekto.