Language:

Kontakto

Centrum Edukacji Międzykulturowej,
Aleja Wolności 23 (MOK),
33-300 Nowy Sącz

tel: + 48 602 476 108
tel: + 48 608 315 089

e-mail: cempolska@gmail.com

Facebook:
wkrótce

Administra Estraro de CEM

Bożena Kocyk – Prezidanto
Jolanta Kieres – Vicprezidanto
Joanna Wituszyńska – Vicprezidanto
Maria Baran – Sekretario
Maria Janisz – Kasisto
Halina Komar – Honora Prezidanto

 

Kalendaro

September 2024
M T W T F S S
 1
2345678
9101112131415
16171819202122
23242526272829
30  

Arkivoj

Daily Archives: 30/09/2024

    La 24-an ĝis la 31-an de aŭgusto en Montecatini Terme apud Florenco okazis la naŭdeka kongreso organizita de Itala Esperanto Federacio. En ĝi partoprenis pli ol 200 personoj, el kiuj la dua plej granda nacia grupo estis poloj.

    La programo estis, kiel kutime, riĉa: seriozaj kaj malpli seriozaj prelegoj, atelieroj, koncertoj, kaj vasta elekto de ekskursoj. La ĉefa temo de la kongreso kaj samtempe la temo de la ĉefa seminario estis “Esperanto por lingva kaj interkultura kompeten”. Ĝin gvidis Duncan Charters, prezidanto de UEA ekde 2019, kaj profesorino de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, Ilona Koutny.

    Bedaŭrinde, la Interlingvistikaj Studoj pri Esperanto gvidataj de la profesorino ĉi-jare finas sian agadon. Ankaŭ Arkones – Artaj Esperanto-Tagoj en Poznano okazis la lastan fojon. Do, du gravaj elementoj en la Esperanto movado malaperis el la kalendaro de eventoj.

    El la multaj prelegoj, oni povis elekti, ekzemple, “Esperanto en Madagaskaro” de Ulrich Matthias aŭ “La reala situacio en Ukrainio” spertoj kaj pripensoj” de Evheno Kovtonjko. Ĉiutage matene en la parko okazis jogaj ekzercoj kaj meditadoj gvidataj de Clarissa Sabatini (vespere ŝi ankaŭ ludis harpon, gitaron kaj kantis). La vesperoj, tradicie dediĉitaj al muziko, estis pliriĉigitaj de tiaj gigantoj kiel JoMo, franca kantisto kaj gitaristo, kiu entuziasmigis ĉiujn al danco kaj kanto, kaj “Kajto”, nederlanda paro, kiu ludis multajn instrumentojn kaj kantis ne nur en Esperanto.

    Domaĝe, la lasta koncerto, kiu fermis la kongreson, estis tro serioza kaj havis tiel ambician muzikan-poezian repertuaron, ke multaj homoj forlasis la spektaklon dum ĝi. Iel, ŝajnas, ke italaj esperantistoj ne komprenas (la sama afero okazis dum la Universala Kongreso en Torino), ke la kongresanoj estas tre diversa, internacia publiko, ne nur amantoj de tre serioza muziko kaj simbolisma, malfacila poezio. Plejparte ili atendas pli malpezan distron, kio tamen ne signifas malaltan nivelon.

    La kongreso tamen plenumis sian plej gravan rolon integrante la Esperantan komunumon kaj donante ŝancon por renkonti novajn kaj malnovajn konatojn. Ni esperu, ke ne mankos homoj, kiuj havos sufiĉe da entuziasmo, forto kaj tempo por organizi tiajn eventojn.

Bożena Kocyk